La grupo BSE ne plu aktivas, kaj tial ĝiaj retpaĝoj ne plu aktualas. Aktualaj informoj pri juna Eo-vivo en Berlino troviĝas en la paĝaro de Esperanto-Junularo Berlin.

Die Gruppe BSE ist nicht mehr aktiv, und daher ist diese Website nicht mehr aktuell. Aktuelle Informationen zum jungen Esperanto-Leben in Berlin sind auf den Webseiten der Esperanto-Jugend Berlin zu finden.

BSE Membroj
Projektoj

Projektoj

Jen listo de eblaj projektoj, farita la 2006-01-20, kiun vi povas alklaki por ekscii pli. Priskriboj pri malnovaj projektoj vi trovos sube.

Ekzistas ankaŭ pli granda versio (542 KiB).

Ĉar la teksto sur la foto estas foje malbone legebla (kaj por niaj blindaj samideanoj), jen en lista formo:

Unue sekvos tiuj partoj de la projekto-listo, pri kiuj jam ekzistas informoj, poste la resto.

Vojaĝo

(Mi ne scias, kion signifas tiu ideo ...)

Karavano al IJK

2005 okazis karavano de Berlino al IJK en Zakopane, organizita de BSEanoj (Anna-Laura kaj Robert) nome de GEJ.

Eble ni ĉi-jare okazigu karavanon al IJK en Sarajevo (kiu verŝajne estos iom pli longdaŭra kaj pli multekosta).

Podkastoj por Radio Verda

Radio Verda ĉiusemajne produktas novajn elsendojn en Esperanto. Ni volas kontribui ...

Ni jam registris unuan episodon, sed pro teknikaj problemojn ne jam povis sendi ĝin al la redaktantoj.

Ludoj

Ni volas krei esperantajn ludojn kaj/aŭ esperantigi jam ekzistantajn ludojn, por ke oni povu ludi ilin dum Esperanto-renkontiĝoj.

Tabuo

Ni ektradukis la germanan version de la ludo "Tabu", aldonante kelkajn Esperantujo-specifajn vortojn.

Ni planas enretigi la liston de la vortoj, ebligante facilan aldonon de pliaj vortoj kaj elprintadon de kartoj – sed tio ne jam komenciĝis.

Cluedo

Vidu la apartan projektpaĝon.

Trinki teon

Dum niaj ĉiusemajnaj renkontiĝoj oni ĉiam povas trinki teon. BerO disponas pri la teo-stoko de la IS-gufujo, kaj ni penas fortrinki ĝin dum la jaro, por ke oni povas fine de la jaro aĉeti novan teon.

Subtekstoj

En 2002 kaj 2003 ni tradukis la subtekstojn por kelkaj germanaj filmoj al Esperanto, kaj montris la filmojn dum IJK kaj IS.

Antaŭ nova montrado de la filmoj ni volas ankoraŭfoje trarigardi ilin kaj plibonigi la lingvon.

Regionaj Vesperoj

Ni nun plimalpli havas "regionajn vesperojn", kie iu BSE-ano aŭ gasto prezentas landon aŭ regionon al la aliaj (kaj eblaj gastoj). Pliaj detaloj (kaj fotoj).

Lingvaĵoj

Studi la akuzativon

Evidentiĝas, ke eĉ longjaraj esperantistoj ofte ne plene regas la akuzativon. Eble taŭga ekzercoj povus helpi.

Gramatiklaĵoj

Pli ĝenerale, oni studu la tiklajn gramatikaĵojn.


Resto

Jen kolekto de tiuj ideoj el la listo, kie mi ne povis skribi plian tekston. Espereble la plej multo de tio ŝoviĝos iam supren al alia kategorio.

verki filmon
verki esperantan rok-/pop-kanton
retranslokigi BerOn
okazigi LiLan
LiLa estas Lingva Laborbrigado, kiun ni planis okazigi en la Berlina Eo-domo, sed la brulo de la tegmento malhelpis la planon.
E-e dekoracii la domon
komunikado kaj interŝanĝo kun aliaj Eo-studentgrupoj
fari puĉon kontraŭ UEA
satanoj ekvivu
krei aŭskultekzercojn por kursoj
aktivaĵoj kun kurs-lernantoj (ekzemple biciklado)
interŝanĝo de lernantoj el Berlino kaj aliaj kursoj
inviti kurspartoprenintojn al paroligaj vesperoj
Luisa ofertas okazigi bicikladon tra la aŭrompo (aŭ Oderbruch), kombinate kun lingvaj kaj paroligaj ekzercoj. Pli konkreta plano sekvos.
EsperantiĝiEsperantigi la mondon kaj ĉesu kun internaj Eo-politikaĵoj
...la mondon perforte kaj ...
iu aldonis tiun vorton – sed verŝajne tio estas nek realiginda nek realigebla.
forprenu limojn
forumteatra laborbrigado (Magnus gvidos)
Homlupa Ludo
La Homlupo-ludo lastatempe en junularaj Eo-renkontiĝoj populariĝis.
VIVU SILISMO
Silismo estas "movado", kiu volas aldoni kelkajn ŝajne en Esperanto mankantajn gramatikaĵojn: plej popularaj estas la prefikso -sil kaj la vorto mojosa

Malnovaj projektoj

Jen ĉiuj projektoj, kiuj ne troviĝas sur la afiŝo ... Fakte tio estas kopio el nia malnova ĉefpaĝo, kie ni forstrekis tion, kiu aperas iel supre.

Komencantaj kursoj

Foje ni okazigas semajnfinajn kursojn por komencantoj. Instruistoj estas Roberto aŭ Luisa.

Berlina Informilo

Ĉar por la monata informfolio de la Esperanto-Ligo Berlino, la Berlina Informilo, ne plu troviĝis redaktanto, ni en 2004 provizore (kaj eble ankaŭ daŭre) transprenis la redaktadon. Ni finredaktas ĉiam dum la antaŭantaŭlasta vendredo de la monato dum la BSE-renkontiĝo.

Intertempe la nomo pro la kunfandiĝo de ELB kaj EAB al EABB ŝanĝiĝis al Esperanto-Informilo Berlino-Brandenburgio.

Biciklado

Ni planas bicikladon tra/ĉirkaŭ Berlino laŭ la eksa muro.


Lasta aktualigo: 2022-05-23
Valida HTML 4.01! Valida CSS!