Marko dormis matene tre longe.
Kiam li vidis la sunon, subite li eksaltis. Ĉiam li malfruas, kiam li devas iri al lernejo. Li scias, ke la instruistino malŝatas tion.
Sed hodiaŭ li ne volas malfrui. Li rapide metis la vestaĵon. Rapidege li trinkis la kafon. Poste kun la libroj en la mano li kuris kaj saltis laŭ la strato. La homoj rigardis lin kaj diris: "Kia malsaĝa knabo."
Baldaŭ li estis antaŭ la lernejo. Li volis eniri la lernejon, sed li ne povis. Ĝi estis fermita. Li vidis nek instruiston nek gelernantojn.
Li eksidis antaŭ la lernejo kaj pensis: kio okazis?