EsperantoLand.de
 

Esperanto en Europo
Eksperimento pri varbado: Helpu akiri 1000 eŭrojn!

Germana Esperanto-Asocio (GEA) deziras fariĝi unu el la "mil plej ŝatataj asocioj de Germanio", en interreta voĉdonado. Se tio sukcesos, GEA ricevos 1000 eŭrojn, kiujn ĝi planas doni kiel subvenciojn al orienteŭropanoj por partopreno en internacia Esperanto-renkontiĝo. Tiel oni povas ebligi la subvenciadon de partopreno en Esperanto-renkontiĝo, pere de kelkaj klakoj. plu

 

Lingvopolitiko, Esperanto en Europo
English Forum Switzerland:Cenzuro kontraŭ Esperanto

La anglalingva interretejo "English Forum Switzerland" forigis foruman demandon pri Esperanto kaj jam antaŭe komentojn de almenaŭ ses personoj. La koncernaj uzantoj estis daŭre forigitaj. plu

 

Komputilo/Interreto, Radio, Muziko
Muzaiko - retradio en Esperanto

Ĉu vi ŝatas aŭskulti Esperanto-muzikon? Ĉu same kiel en normala radio, simple unu pecon post la alia, sen devi okupiĝi pri elekto? Nu, la retradio Muzaiko ofertas tion. plu

 

Komputilo/Interreto
Vikia Vortaro - serĉi kaj plukrei

Certe ankaŭ vi de tempo al tempo provas traduki vorton el via denaska aŭ el alia lingvo al Esperanto kaj ne facile trovas ion konvenan. Vikia Vortaro trarigardas plurajn retajn vortarojn kaj ebligas enmeti artikolojn. plu

 

Komputilo/Interreto, Faka Aplikado
Komiksoj en Esperanto

Intertempe en pluraj retejoj aperas komiksoj en Esperanto - sur bildetejo.net, sur komiksoj.wordpress.com kaj ankaŭ ĉe esperanto.com. plu

 

Komputilo/Interreto
Interreta televidelsendo el Meksikio

En Meksikio produktiĝis ĝis nun du retaj televidelsendoj "me-informo" (meksika esperanto-informo) faritaj de junuloj kaj fakuloj. Ili "celas informi al vi pri diversaj naciaj kaj internaciaj aktualaĵoj". plu

 
 

10-a Novjara Renkontiĝo 2011/12

La deka Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 en Bitburg - proksime de Luksemburgio kaj Belgio. Intertempe jam aliĝis 129 homoj el 12 landoj; atendeble estos ĉ. 150 ĝis 200 gastoj - inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj. Denove okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

3-a renkontiĝo PRINTEMPE 2012

Dum semajno ĉirkaŭ pasko 2012 la asocio EsperantoLand denove ofertos la Esperanto-renkontiĝon PRINTEMPE; venos ĉ. 25 gastoj. PRINTEMPE okazos dum venonta pasko en la renkontiĝejo "Marienburg", apud la vilaĝo Zell/Mosel - kun bela superrigardo al la rivero Mozelo; kiel kutime proksime de Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio kaj ne tro for de Francio. La informilo kaj aliĝilo pretas por vi. plu

 

540 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Intertempe 540 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Sur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu

 

Retuma rekomendo "Le Monde Diplomatique" en Esperanto

La reta eldono de la monata gazeto "Le Monde Diplomatique" de kelka tempo estas legebla ankaŭ en Esperanto. plu

 

Retuma rekomendo
Ĉiutagaj mondnovaĵoj en Esperanto

Ĉiutage ĉirkaŭ tri mondajn novaĵojn en Esperanto oni povas legi kaj ankaŭ aŭdi ĉe la retopaĝoj de la Ĉina Radio Internaciaplu

 

Libro - muziko - gazeto
Regulus (Lorjak (ps.))

Ekscita romano pri la Parizo de la 17a jc

> Plu

 

Slogano

La sukcesulo formis la kutimon fari la aferojn, kiujn la malsukcesuloj ne_ŝatas_fari. Ankaŭ sukcesuloj ne ŝatas fari ilin. Sed ili faras ilin. (Laŭ Albert E. N. Gray)
 
© EsperantoLand