2002-09-24
Ekde la nuna jaro "Avo Frosto" en Kanado respondos ankaŭ al
esperantlingvaj leteroj.
Tradicie la kanada poŝto zorgas pri tio, ke en la kristnaska periodo
leteroj de infanoj al "Avo Frosto" ricevas respondon - ne nur en la
landaj lingvoj franca kaj angla, sed ankaŭ en dudeko de pliaj lingvoj.
La Esperanto-Societo Kebekia nun atingis, ke oni respondos ankaŭ
leterojn en Esperanto. Tio certe ĝojigos tutmonde en esperantlingvaj
familioj la chirkaŭ 500 infanojn, kiuj uzas Esperanton hejme kiel
gepatran lingvon, kaj pliajn infanojn, kiuj lernis la lingvon en la
lernejo, en la libertempo aŭ dum la ferioj.
Manskribitaj leteroj
La kanada poŝto invitas infanojn (kaj junanimulojn) el la tuta mondo.
La leteron oni skribu mane, ankaŭ la etuloj, kiuj ankoraŭ lernas
skribi; la leteroj direktiĝu al:
AVO FROSTO
NORDA POLUSO
HOH OHO
KANADO - CANADA
Pliajn informojn liveras Avo Frosto, avofrosto@yahoo.ca, kie oni
ankaŭ petu respondon, kaze ke perdiĝis letero.
[esper-inform]