Pri Esperanto, Filmo
Filmo pri Esperanto kiel utopio - sen Esperantujo kiel realaĵo

2010-05-29

La usona reĝisoro Sam Green produktis dokumentan filmon "Utopia in four movements" (Utopio en kvar movimentoj/movadoj); unu el la temoj estas dum ĉ. dek minutoj Esperanto. Green skizas Esperanton kiel malsukcesintan utopion kaj apenaŭ mencias aliajn flankojn de Esperanto.

Dum la registrita montrado en la filmfestivalo "Sundance" la aŭtoro interalie diris, ke "Zamenhof kredis, ke se ĉiu en la mondo parolus komunan neŭtralan lingvon, ne plu estus milito kaj kultura konflikto. Kvankam tio eble ŝajnas naiva al ni hodiaŭ, plu estas tutmonda movado de homoj, kiuj parolas Esperanton kaj kredas je ĝiaj idealoj." Ŝajne en la verkoj de Zamenhof ne troviĝas tia naiva kredo; en la ĝeneva kongreso en 1906 li eĉ defendis la Esperanto-parolantojn kontraŭ ŝajna naiveco: "Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaǔ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neǔtrala fundamento forigos almenaǔ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaǔzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado." Ankaŭ la hodiaŭaj Esperanto-parolantoj certe kredas je internacia interkompreno, sed ne je la malapero de militoj pro Esperanto.

Green komentas ankaŭ la esperon je ĝenerala disvastiĝo de Esperanto komence de la 20-a jarcento: "Dum tiu tempo oni eĉ parolis pri io nomata la 'fina venko'. Kion diable ili pensadis?!"

Fiaskinta aĉetcentro kaj amastombejoj

La filmo prezentas aldone al Esperanto tri pliajn temojn sub la komuna titolo de utopioj: Sudĉina aĉetcentro, la plej granda en la mondo, apenaŭ havas vendejojn aŭ klientojn kaj montriĝas grandega misinvesto. Krome la filmo rakontas pri usona ekzilulo en Kubo, kiu plu optimismas, kaj pri la deziro meti amastombejajn skeletojn el la murdadoj de la 20-a jarcento en dignan ripozlokon. Kiel homo, kiu uzas Esperanton relative ofte kaj ekde multaj jaroj, oni demandas sin, ĉu vere estas konvene prezenti Esperanton en tia kunteksto? Ĉu vere indas limiĝi je la utopia flanko de Esperanto kaj preskaŭ neniel mencii la faktan Esperantujon de hodiaŭ, kun muziko kaj literaturo, kun vikipedio kaj la tri ŝtataj ĉinaj retejoj, kun denaskuloj kaj plej diversaj renkontiĝoj?

Ĉu Esperanto-parolantoj malsukcesadas?

Ne estas facile kompreneble ankaŭ, kial la reĝisoro prezentas la voĉon de konata Esperanto-parolanto, kiu recitas poemon en Esperanto kaj stumblas dume; la voĉo petas (anglalingve) reregistradon, sed evidente la reĝisoro preferis publikigi la fuŝitan version. Simile la filmo montras unuopajn homojn dum la UK en Japanio (2007), kiuj malsukcesas diversmaniere: Unu prezentas ĵongladon kaj unucikladon - la pilkoj falas kaj li devas lasi la unuciklon. Alia rigardas flanken de la kamerao kaj rekte rigardas nur post atentigo; tria tre serioze rigardas kaj iom ridetas nur post peto tion fari. Oni havas la impreson, ke la reĝisoro serĉis rimedojn por ankoraŭ pli bone elstarigi la Esperanto-malsukceson, je kiu li ŝajne firme kredas.

Cent mil Esperanto-parolantoj antaŭ cent jaroj

Estas krome rimarkinde, kiom malsame Sam Green prezentas Esperanto-parolantojn de antaŭ cent jaroj kaj hodiaŭ: Oni vidas multajn malnovajn bildojn kun ĉiam dekoj aŭ centoj da Esperanto-parolantoj, ankaŭ filmeton de Andreo Cseh kun granda grupo de lernantoj. Kontraste la hodiaŭajn Esperanto-parolantojn oni vidas kutime kiel solulojn, maksimume triope; ili rajtas eldiri unuopajn frazetojn aŭ nur silentas. Green parolas pri tio, ke "dum la frua 20-a jarcento estis pli ol cent mil Esperanto-parolantoj", dum mankas ajna indiko pri hodiaŭaj nombroj.

"En la fino ĝi estis freneza afero"

La reĝisoro Sam Green fine prezentas bildojn de la teknika evoluo komence de la 20-a jarcento kaj komentas dum la filmprezentado, ke "en tiu ĉi kunteksto Esperanto havis ian sencon". En la retejo sf360.org li pli detaligas pri Esperanto: Je la komenco de la 20-a jarcento estis "multaj homoj, kiuj parolis ĝin; oni kredis, ke ĝi povus funkcii. Ne estis absurda ideo. En la fino ĝi estis freneza afero, William Shatner filmo. La arko de la historio estas, ke estis florado de utopiaj ideoj en la komenco de la 20-a jarcento; en la fino tio velkis. Esperanto kaj socialismo spegulas unu la alian."

Ĉu "kontraŭ la limoj de la homa naturo"?

Sam Green skizas Esperanton kiel ion naivan, kio plene malsukcesis. Ne aperas aludo pri tio, ke iuj homoj hodiaŭ parolas Esperanton ne tiom por fini militojn, sed ĉefe por vojaĝi tra la mondo kaj por krei kaj flegi internaciajn amikecojn. En sf360.org li diras ke Esperanto estas "mirinda ideo" kiu, laŭ li, "iras kontraŭ la limoj de la homa naturo".

Internacia interŝanĝo kaj militoj

Lian bildon pri Esperanto transprenis ankaŭ recenzantoj de la filmo. Iu Kirk Honeycutt skribas, ke "Green esploras la historion de Esperanto, la lingvo, kiun L.L.Zamenhof kreis antaŭ la 20-a jarcento en la naiva espero, ke se ĉiu parolus la saman lingvon, ili interkompreniĝus pli bone. Nu, ni scias, kiel tio funkciis." Ne necesas defendi plene la ideojn de Ludoviko Zamenhof, sed ja estas rimarkinde, ke multaj konfliktoj kaj militoj okazas inter landoj, kies loĝantaroj apenaŭ havas komunan lingvon kaj nur malmultan kulturan interŝanĝon. Tio validas ekzemple pri Usono unuflanke kaj aliflanke Afganio, Irako, Vjetnamio kaj Koreio, se limiĝi al nur kelkaj militoj.

Kial dokumenta filmo sen la hodiaŭa realaĵo?

Oni povas demandi sin, kial Green prezentas Esperanton nur kiel utopion kaj ne ankaŭ kiel realaĵon. Certe multegaj Esperanto-parolantoj, kiuj ĉiutage aŭ tre ofte uzas Esperanton, havos la impreson, ke Green komplete neglektas la hodiaŭan lingvokomunumon. Unua respondo povus esti, ke li komence elektis la lingvon kadre de la temo utopio kaj poste ne volis rezigni pri tio; sekve li ne povis montri la nunan Esperanto-mondon, ĉar tio detruus la bildon pri fiaskinta utopio.

Relative malmultaj Esperanto-parolantoj en Usono

Alia eblo estas, ke Green ne sukcesis ekscii sufiĉe pri la hodiaŭa Esperanto-mondo. Necesas konsideri, ke li vivas en Usono kaj tie la proporcio de Esperanto-parolantoj estas multe malpli alta ol en Eŭropo; dum ekzemple en Usono vivas proksimume unu sola individua UEA-membro inter miliono da loĝantoj, en Francio estas ĉ. 9 kaj en Islando pli ol 70 (aŭ ĉ. 7 inter 100.000). Ne estas miraklo, ke la hodiaŭa Esperantujo publike aperas pli ofte en Eŭropo ol en Usono.

Anglalingvaj informoj

Trie oni povas demandi sin, kiuj informoj pri la hodiaŭa realo de Esperanto troveblas en la angla lingvo. Se oni trarigardas diversajn anglalingvajn retejojn de Esperanto-asocioj, oni legas multe pri revoj, sed havas malfacilaĵojn trovi la hodiaŭan realon de Esperanto. Ne estas facile legi ion pri denaskuloj, muziko, plej diversaj renkontiĝoj, vikipedio, la tri grandaj ĉinaj aŭ aliaj retejoj, Afriko aŭ Nepalo - sed feliĉe almenaŭ en la anglalingva artikolo de vikipedio pri Esperanto legeblas tre aktuala bildo pri nia lingvo.

"Mi estis vere ĉagrenita"

La filmo ricevis kelkajn pozitivajn menciojn de Esperanto-parolantoj, interalie de ESF, kiu subvenciis ĝin. Kontraste Brian Barker komentis jam en februaro 2010 sur "Independent Filmmaker Project": "Mi estis vere ĉagrenita vidi la aserton de Sam Green en lia 'Utopia in Four Movements', ke Esperanto malsukcesis, ĉar tio estas malvera."

Dokumenta filmo kun viva prezento

Indas atentigi pri apartaĵo de la prezentadoj, nome ke la reĝisoro sursceneje komentas la filmon, kiu havas multajn silentajn partojn, dum samtempe muzikgrupo ludas. Do temas nur parte pri dokumenta filmo - estas viva prezento.

Versio kun Esperanto-subtekstoj

La parton de la prezento pri Esperanto eblas spekti ĉe filmoj.net, kun Esperanto-subtekstoj.

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

(La artikolo samtempe aperas ĉe Libera Folio, kie eblas komenti.)

Lastaj novaĵoj   Pri Esperanto
Filmo
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu