Pri Esperanto
"Feliĉan naskiĝtagon!" deziras Mini/BMW

2012-05-24

auf deutsch

La aŭtomarko "Mini" deziras al Esperanto okaze de la 125-a datreveno de ties surmondiĝo "feliĉan naskiĝtagon" (en Esperanto). La prestiĝa aŭtoentrepreno BMW eldonis gazetaran komunikon pri tio
(en la germana).

La teksto disponeblas ankaŭ en Esperanto; la pdf-dosieron eblas elŝuti sur la indikita paĝo, tute sube, ĉe "Dokumente zum Download", "Feliĉan Naskiĝtagon! MINI gratulas al Esperanto en la 125-a datreveno. (PDF, MULTI , 98,3 KB)".

Lastaj novaĵoj   Pri Esperanto
 

© EsperantoLand
 

19-a Novjara Renkontiĝo 2020/21 en Wiesbaden

La deknaŭa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2020 ĝis la 3-a de januaro 2021 denove en Wiesbaden - 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Aliĝis ĝis meze de julio 38 homoj. Ni atendas denove proksimume 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 12 kaj 25 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu