Esperanto en Europo, Renkontighoj
Pli ol 200 partoprenantoj en NR

2014-01-27

Ŝajne la urbo Saarbrücken kun sia situo ĉe la francia-germania landlimo aparte logas Esperanto-parolantojn por komune festi.

Jam antaŭ tri kaj kvar jaroj estis iom pli ol 190 partoprenantoj en la sarbruka NR, ĉi-foje eĉ 203 homoj venis por festi la novan jaron tie en internacia rondo. El tiuj estis 82 junuloj ĝis 20 jaroj en la junulara programo NIS; proksimume duono el ili parolas Esperanton kiel denaskan lingvon, kio faras el NR specon de vintra Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF).

Pri lumturoj, energiproduktado, vikia bildvortaro...

Ankaŭ ĉi-foje la programoferto estis abunda – ofte oni povis elekti inter kvar ĝis sep samtempaj programeroj. Eblis aŭdi prelegojn pri alkoholo kaj aliaj drogoj, pri novaj metodoj de traŭmato-kuracado, esplori la demandon “ĉu la ĉielo falos sur nian kapon?”, ekscii pri Islando, pri lumturoj, pri biciklado ĉe BEMI, pri senkomerca vivmaniero, nutraĵo-disdonado kaj veganismo, informiĝi pri energiproduktado kaj klimatgasa kompensado, kompreni kiel funkcias entreprenmodelado per specialaj komputilprogramoj, kiel oni minejsimile serĉas kaj kunigas viajn datumojn en interreto aŭ kiel oni povas akiri monon por nekomerca projekto. Estis prezento de la historio de Kelmis, de la komputeko, de vikia bildvortaro kaj de tio, kion faras kaj kion faru la Akademio de Esperanto. Oni traktis temojn kiel la varbadon por Esperanto, rilatojn al ĵurnalistoj kaj ties rezultojn en televidaj elsendoj. Estis krome du prezentoj de politikaj partioj okupiĝantaj pri Esperanto.

Improviza teatro, lumfotoj kaj ĵuĵicuo

Eblis senstreĉige gimnastiki, budhisme mediti, triki, ĵongli, improvize teatrumi, lerni ĵuĵicuon kaj kalkuladon per sorobano, subteksti filmojn, krei lumfotojn kaj fluoreskajn bildojn, trejni magian prezenton, ekzerci tradukadon, muzikon kaj aparte kantadon, ludi kartojn, triktrakon (kun konkurso), luphomon kaj multajn aliajn ludojn. Okazis la granda kvizo “Ĝepardi’!” kaj ŝerckonkurso – ambaŭ kun entuziasma publiko.

Internaciaj horoj - internacia komparo

En internaciaj horoj oni gustumis la kunportitajn manĝaĵojn el niaj devenlandoj, montris gestojn, prezentis lingvojn, stereotipojn kaj antaŭjuĝojn, literaturon, vestaĵkodojn kaj fine povis partopreni en kvizo.

Manlaboro, NIS, ludoposttagmezo

La etuloj ludadis, kantetis, plej diverse manlaboris, lernis uzi poŝtranĉilon, dum vespere ili povis ĝui piĵamajn rakontojn. La pli aĝaj junuloj grandparte spontanee uzis sian ferian tempon en la Novjara Internacia Semajno (kaj la organizantoj kelkfoje admiris ilian inventemon…). Interalie ili partoprenis en urboludo kaj danckurso. Granda estis ankaŭ la entuziasmo pri la ludposttagmezo kun unuopaj ludostacioj. En la kursa parto estis diversaj ofertoj por komencantoj, progresantoj pli aŭ malpli (lingvo)ludemaj kaj por konversaciemuloj.

Koncertoj de Kajto, Jim Petit, muzika vespero, Magia Vojaĝo

Okazis koncertoj de Kajto kun multaj tradiciaj kaj tre ŝatataj kantoj. Jim Petit prezentis nekutiman kaj aparte plaĉan koncerton sur hindstilaj glitgitaroj. Pluraj partoprenantoj ofertis pianajn kaj gitaran koncertojn kaj krome prezentiĝis unuopaj pecoj dum la muzika vespero. Estis Magia Vojaĝo tra la Mondo, kaj dum la lasta tago de la jaro okazis silvestra balo, kiu dancigis ĝis la frua mateno.

Promenoj kaj kafumado

Kelkfoje ni promenis en la apuda arbaro kaj iom esploris la urbon, interalie ties plaĉan naĝejon. Kaj kompreneble en la doma kafejo ni pasigis multan tempon babilante kaj ludante.

Pri ni en la televido, radio, novaĵagenteja raporto kaj gazetoj

Elsendiĝis televida raporto pri NR en la regiona televido kaj du radioelsendoj. Artikolis la sarlanda gazeto kaj dissendiĝis du informoj de la germana novaĵagentejo dpa; sekve de tio publikigis noticojn pri NR ankaŭ pluraj aliregionaj gazetoj kiel Neues Deutschland kaj Focus.

Antaŭĝoju jam la venontajn NR-on kaj NIS-on


La loko por la venonta 13a NR kun NIS ankoraŭ ne estas fiksita – sed multaj partoprenantoj jam antaŭĝojas denove jarfine festi en NR.


(Artikolo aperinta (sen alineaj titoloj) en "La Ondo de Esperanto" (2/2014).)

[La Ondo de Esperanto]

Lastaj novaĵoj   Esperanto en Europo
Renkontighoj
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu