Lingvokursoj/Instruado, Pri Esperanto
"Unu lerneja leciono pri Esperanto" nun ankaŭ en la itala lingvo

2018-02-24

La broŝuro "Unu lerneja leciono pri Esperanto" ĵus aperis en itala traduko. Ĝi estas elŝutebla sur esperanto-klaus.de (serĉu "itala").

La traduko aldoniĝas al jam kvin aliaj versioj de la broŝuro, en Esperanto, angla, franca, germana kaj turka lingvoj.

"Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano"

La ideo estas, ke instruistoj prezentu unu aŭ eble du aŭ plurajn lecionojn pri Esperanto al siaj lernantoj, en la aĝo de proks. dek ĝis dek ok jaroj. La formo liberas - povas esti referaĵo de lernanto aŭ diskuto aŭ prezento de la instruisto... Ankaŭ la fako liberas - povas esti la gepatra lingvo aŭ fremdlingvo aŭ historio aŭ sociaj sciencoj... Povas esti la kutima instruado aŭ antaŭferia horo aŭ anstataŭa horo aŭ projektaj tagoj...

La ideo cetere ne estas, ke la prezenton de Esperanto faru ni Esperanto-parolantoj - ni ne havas sufiĉe da homoj por fari tion. La ideo estas prefere instigi instruistojn, ke ili mem informiĝu pri Esperanto, eble uzu unu el niaj modelaj lecionoj kaj mem prezentu la temon. La sperto montras, ke multaj tion sukcesas fari.

En pli posta fazo certe estos bele oferti trejnseminariojn por instruistoj, en kiuj ili povos iom lerni Esperanton, iom lerni kiel instrui ĝin, iom lerni pri la historio kaj nuntempo de la Esperanto-komunumo. Nu, iom poste - aŭ ĉu eble vi jam entuziasmas nun?

Broŝuro rete elŝutebla


La broŝuro de Klaus Friese pri tiu propono estas nun havebla en jam ses lingvoj sur lia retejo esperanto-klaus.de
. Serĉu tie pri "lernejoj".

Bv. plusendi la informon!

Bonvenas kompreneble via subteno per plusendo de tiu ĉi informo. Krome ankoraŭ mankas multaj tradukoj... Ĉu vi konas tradukemulon? Se vi tradukos la broŝuron en vian lingvon aŭ persvados iun alian, ni eĉ pli ĝojos :)

Esperanto en antaŭlernejoj

Cetere ekzistas ankaŭ broŝuro por la prezento de Esperanto en antaŭlernejoj, do antaŭ la sesa vivojaro; ĝis nun havebla en Esperanto, la germana kaj Esperanto. Ĝi estas elŝutebla en la sama retejo.

Lastaj novaĵoj   Lingvokursoj/Instruado
Pri Esperanto
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu