2004-06-17
En la ĵus elektitan parlamenton de la Eŭropa Unio eniros ankaŭ virino, kiu parolas Esperanton de dudek jaroj: Malgorzata Handzlik el Pollando.
Sinjorino Handzlik ricevis pli ol 30.000 voĉojn. Per tio ŝi sukcesis atingi lokon en la Eŭropa Parlamento ekde la tria loko de sia politika listo "Platforma Obywatelska" (Civitana Platformo) en Silezio.
Entreprenistino kun privataj lernejoj kaj radiostacioj
Sinjorino Handzlik studis geografion en Katowice kaj poste kromstudis interalie ĵurnalismon, ekonomikon kaj entreprengvidadon. Ŝi estas entreprenistino kaj kun sia edzo gvidas eldonejon por polaj kaj Esperanto-libroj (KLEKS), klerigan centron por instruistoj, lingvolernejon kaj studumon por ĵurnalistoj kaj eldonistoj. Krome la geedzoj Handzlik funkciigas du radiostaciojn, Radio Bielsko kaj Radio Mega en Silezio. Entute la entreprenoj havas pli ol cent kunlaborantojn.
Krom en la profesia laboro sinjorino Handzlik engaĝiĝas ankaŭ en la socio: La radiostacioj subtenas karitatajn instituciojn kaj Margareta Handzlik estas estrarano de la regiona Komerca kaj Industria Ĉambro en Bielsko-Biala kaj kunlaboras en la asocio por la evoluigo de humanisma-teknika Akademio en Bielsko-Biala.
La tuta familio parolas Esperanton
Same kiel sinjorino Handzlik ankaŭ ŝia edzo Georgo kaj la du filinoj Monika kaj Dominika parolas Esperanton. Ili kune gastis jam en multaj Esperanto-renkontiĝoj, interalie en Montpeliero, Berlino kaj en PSI; ili vizitis ankaŭ la Esperanto-infanejon "Bona Espero" en Brazilo.
Georgo Handzlik: "Bardo sen barbo"
La edzo de la nova eŭropa parlamentanino, Georgo Handzlik, estas konata ĉe multaj Esperantoparolantoj - li kantas konatajn kaj ŝatatajn kantojn en Esperanto. En 1999 aperis lia lumdisko "Ni tostu la verdan fortunon", recenzo ĉe ikso.net. Ŝerce oni donas al li kelkfoje la kromnomon "bardo sen barbo".
Aldono 2004-06-20
En la Eŭropa Parlamento sinjorino Handzlik agos en la plej granda frakcio EPP, Eŭropa Popola Partio.