2010-02-14
La naŭa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2010 ĝis la 3-a de januaro 2011, denove en Saarbrücken. Ni atendas pli ol 150 partoprenantojn, el kiuj kvindeko estos infanoj kaj junuloj. La
informilo kaj aliĝilo atendos vin post nelonge.
2-a "Novjara Internacia Semajno" (NIS)
La programoferto por junuloj kaj junaj plenkreskuloj estos plu grandigita. Tiel pli kaj pli kreskos la
"Novjara Internacia Semajno" (NIS) en Germanio.
Larĝa programoferto
Denove estos kadre de NR kaj NIS plej diversaj programeroj: prelegoj kaj kursoj, ekskursoj kaj promenoj. Dum la vesperoj okazos koncerto, teatraĵo, diskoteko kaj diversaj aliaj eventoj. Certe estos ankaŭ multaj eblecoj por persone konatiĝi inter la partoprenantoj - ekzemple en nia kafejo.
Lerni Esperanton kaj tuj apliki
Ankaŭ ĉi-foje ni ofertos konversacian rondon kaj kursojn por komencantoj kaj progresantoj. Dum NR eblas eklerni Esperanton kaj tuj apliki ĝin neformale en internacia atmosfero.
Pasintjare
En la pasinta oka Novjara Renkontiĝo kaj unua Novjara Internacia Semajno, ankaŭ en Saarbrücken, ĉeestis entute 194 partoprenantoj. Tri kvaronoj de la partoprenantoj venas el eksterlando, de Ottawa en Kanado ĝis Sidney en Aŭstralio, de Siberio ĝis Hispanio; el pluraj landoj venis po kelkaj, dudeko ĝis trideko el la najbaraj landoj Belgio, Francio kaj Svislando. Entute partoprenis sesdeko da infanoj kaj junuloj inter kelkaj monatoj kaj dudek jaroj.
Kiu venos, kiu partoprenis?
En la reto oni povas vidi la nomojn de multaj
pasintjaraj partoprenantoj en Saarbrücken.