2012-03-23
Paralele al la 11-a Novjara Renkontiĝo (NR) okazos la kvara
Novjara Internacia Semajno (NIS)
por junuloj kaj junaj plenkreskuloj.
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Novjara Internacia Semajno (NIS)
La unua "Novjara Internacia Semajno" (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj kaj la dua ambaŭ okazis en Saarbrücken. La tria pasint-jarfine okazis en Bitburg kaj venis same kiel dum la du unuaj proksimume trideko da junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Ni planas plu establi NIS-on kiel aranĝon por tiu celgrupo ĉe la okcidenta limo de Germanio - eble iam ankaŭ en najbara lando. Ni celas iom pligrandigi la specialan programoferton por junuloj kaj junaj plenkreskuloj.
Libertempo kaj amuzo
En la venontfoja programo denove estos diskoteko, tri koncertoj (JoMo, Tone kaj Patrick de Dolĉamar) kaj certe multa komuna ludado; pliaj programeroj aldoniĝos. Estos ankaŭ kelkaj "seriozaj" programeroj kiel prelegoj, diskutrondoj, laborgrupoj kaj lingvokursoj kun konversacio.
Eblos kompreneble ankaŭ partopreni en la cetera NR-programo kun diversaj prelegoj kaj aliaj ofertoj. NIS okazas en la sama domo kiel NR; ni denove rezervos ĉambrojn kaj kunvenejojn en unu koridoro por la NIS-anoj por plifaciligi la kunestadon.
Internacia partoprenantaro
La partoprenantoj de la "Novjara Internacia Semajno" (NIS) venas grandparte el eksterlando, interalie pro la proksimeco de la renkontiĝejoj al Francio, Belgio kaj Nederlando, kaj tio kreos bele internacian etoson.
Koncertoj de JoMo, Tone kaj Patrick (de "Dolĉamar")
Ĉi-foje ni havos tri koncertojn. Muzikos por ni
JoMo el Tuluzo, kiu ludis kaj kantis jam en la 6-a NR. Jen eblas aŭskulti kelkajn kantojn kaj kantopartojn de la repisto
Tone. Kaj ĉi tie Dolĉamar demandas
"Ĉu vi pretas?"
Pliaj vesperoj
Krome estos luda, (pup)teatra kaj internacia vesperoj, muzikaj prezentoj de unuopaj partoprenantoj kaj - kompreneble - silvestra festo kun konvena bufedo kaj diskoteko.
Lerni Esperanton en EsperantoLando
Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje ni ofertos iom intensan kurson por komencantoj en la unuaj tagoj de la aranĝo (28a kaj 29a de decembro); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo. Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj ekapliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.)
Programo de NR/NIS
Se vi partoprenas en NIS, kompreneble vi povas partopreni ankaŭ en la
programo de NR (jen la ĝenerala prezento kaj la pasintfojaj ofertoj, por doni imagon pri la programo).
Tranoktado
Ĉiuj ĉambroj disponas pri duŝo kaj necesejo.
En la kvar- kaj tripersonaj ĉambroj estas duetaĝaj litoj.
Aliĝu sen risko
Kaze de malaliĝo ĝis la fino de oktobro ni repagos vian plenan aliĝkotizon.
(Ankaŭ poste ni plej ofte repagas vian aliĝkotizon kaze de malsano k.s., se ni ne devas pagi pro malplena ĉambro al la domo.)
Ĉu vi interesiĝas?
Tiam plenigu la ĉi-suban retan aliĝilon
aŭ u retmesaĝon aŭ leteron al
EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto
lu.esperantoland
gmx.de
Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63 (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)
Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj.
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Lingvo-kursoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Kotizoj 2012/13
(La kotizoj de postaj periodoj eventuale ŝanĝiĝos.)
Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)
Plena kotizo
La baza plena kotizo por sep tagoj inkluzive de silvestro estas:
| Aliĝo ĝis |
30-a de aprilo |
1-a de julio |
30-a de sept. |
2-a de dec. |
poste |
| 11 ĝis 17 jaroj |
185 |
| 18 ĝis 27 |
190 |
200 |
210 |
225 |
235 |
| ekde 28 jaroj |
230 |
245 |
255 |
270 |
280 |
(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)
La kotizo validas por kvarpersona junula ĉambro, kun apudaj duŝo kaj necesejo (la banĉambroj estas komunaj por po du ĉambroj). En familia ĉambro (gepatroj kun infanoj) la plenkreskuloj super 28 jaroj pagas (kiel por dupersona ĉambro) po 70 eŭrojn pli.
La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo, sed - en tri-/kvarpersona ĉambro - sen mantukoj), la programon (sen la ekskursoj) kaj la silvestran feston kun bufedo.
Aldono por dupersona ĉambro kun duŝo kaj necesejo: 70 eŭroj (10 eŭroj tage).
Aldono por unupersona ĉambro kun duŝo kaj necesejo: 140 eŭroj por 7 tagoj (20 eŭroj tage).
Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj (Eŭropo): 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
Rabato por ekstereŭrope loĝantaj partoprenantoj: 42 eŭroj (6 eŭroj tage).
Partatempa partopreno
La kotizo estas por la unua tago 22 % de la kompleta kotizo; la postaj tagoj kostas po 13 % de tiu sumo.
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Lingvo-kursoj
Kotizoj por plenpagantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Nura programpartopreno
La partopreno estas senkosta por homoj el la regiono (ĝis 50 km de la renkontiĝejo); bv. aliĝi prefere baldaŭ.
Por aliaj homoj la baza kotizo por unu programtago por plenkreskulo sen manĝoj kaj sen tranoktado estas 4 eŭroj, ĉe aliĝo post la 2-a de decembro 8 eŭroj. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon; bv. taksi mem laŭ via bontrovo. Sub 18 jaroj estas senkoste. Aldoniĝas 25 eŭroj por la silvestra vespero, kio inkluzivas la bufedon kaj feston (10 eŭroj ekde 5 ĝis 17 jaroj). Kutimaj manĝoj tagmeze kaj vespere kostas 7 eŭrojn.
Por unuopaj tagoj sen silvestro validas do la jena tabelo:
| Aliĝo ĝis |
13-a de nov. |
poste |
| ĝis 17 jaroj |
0 |
| ekde 18 jaroj |
4 |
8 |
Silvestro (sen tranoktado)
25 eŭroj por la silvestraj bufedo kaj festo (10 eŭroj ekde 3 ĝis 17 jaroj).
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Aliĝilo/informpetilo
Ĝeneralaj informoj
Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda.
Kotizpago: Bv. pagi duonon de la kotizo ĝis la fino de aŭgusto, la reston ĝis la fino de novembro. Tiel vi helpos al nia financa administrado.
Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta, telefona aŭ telekopia aliĝo, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post la alveno de la antaŭpago kaj post nia persona konfirmo (ne sufiĉas la kontrola sendado de viaj datumoj).
Malaliĝo ĝis la 30-a de oktobro: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Malaliĝo ĝis la 2-a de decembro: Subtraho de 30 eŭroj. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo. Kaze de malsano ks. ni kutime repagas la plenan aliĝkotizon.
Ni vin tre petas informi nin pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume la sama sumo kiel la unua aliĝinto.
Kontoj: N-ro 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; ofte necesas forigi la spacojn en la kodoj), indiku "Novjara Internacia Semajno".
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL;
kontoj de FEL kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR")
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA;
kontoj de UEA kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR").
Kreditkartoj kaj PayPal: Tiujn rimedojn vi povas uzi, se vi sendas monon tra niaj kontoj ĉe FEL kaj ĉe UEA. Pri detaloj kaj iliaj kostoj vidu sur la supre indikitaj paĝoj de ili.
Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon. Ni povas enkasigi germanajn kaj francajn ĉekojn, sed aliaj eksterlandaj ĉekoj kreas altajn bankokostojn.
La ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj estas inkluzivitaj, sed bv. kunporti viajn proprajn mantukojn (se vi loĝos en 3-/4-persona ĉambro).
Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj (Eŭropo): 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
Rabato por ekstereŭrope loĝantaj partoprenantoj: 42 eŭroj (6 eŭroj tage).
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
(Vi povas aliĝi aŭ ĉi tie aŭ en la NR-aliĝilo, sendepende de via aĝo. Familio kaj aliaj grupoj povas kune aliĝi en unu el la du aliĝiloj.)
Kiu jam aliĝis al
4-a NIS kaj al
11-a NR?
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto
| Telefono: | +49-30-6 85 58 31, | en Germanio: 030-685 58 31 |
| Poŝtelefono: | +49-173-162 90 63, | en Germanio: 0173-162 90 63 |
al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
supren