EsperantoLand-aranĝoj

EsperantoLand-renkontiĝoj
EsperantoLand-Treffen
 
2012-07-13 .. 2012-07-21 (vendredo ĝis sabato)
10-a SOMERE - Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
en Jünkerath (meze inter Kolonjo kaj Treviro, Germanio) (teksto en Esperanto)
 
2012-12-27 .. 2013-01-03 (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo)
11-a Novjara Renkontiĝo (NR)
en Xanten (inter Nijmegen kaj Essen/Ruhr, Germanio)
 
2012-12-27 .. 2013-01-03 (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo)
4-a Novjara Internacia Semajno (NIS)
por junuloj kaj junaj plenkreskuloj
en Xanten
 
ch. 2013-03-30 .. 2013-04-06 (sabato ĝis sabato)
4-a PRINTEMPE dum pasko 2013
4. EsperantoLand-Frühlingstreffen

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
zur Startseite (deutsch)

 

3-a PRINTEMPE 
Internacia renkontiĝo dum pasko 2012
5-a ĝis 12-a de aprilo 2012 (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo)
en "Marienburg" en la komunumo Zell/Mosel

2012-02-05

Programo Anoncitaj programeroj Renkontiĝejo
Kotizoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Ankaŭ por la venonta PRINTEMPE ni sukcesis elekti belan kunvenejon en plaĉa regiono.
La ĉi-suba retpaĝo nun estas aktualigita; la prezoj iom malaltiĝis kompare kun la antaŭa PRINTEMPE.

Intertempe aliĝis 10 partoprenantoj, 5 el ili venas el eksterlando - regos do bela internacia etoso.

Kiu jam aliĝis?
(Kaj kiu partoprenis pasintfoje?)


  Renkontighejo_Marienburg

2-a PRINTEMPE 2011, Dahlem-Baasem/Eifel
Raporto Bildoj Partoprenantoj

1-a PRINTEMPE 2010, Dahlem-Baasem/Eifel
Raporto Partoprenantoj

Adreso de la domo

Marienburg
56856 Zell/Mosel
Tel. de la domo: 06542-9368-0 (por ebla uzado dum nia restado)
(el eksterlando +49 - 6542 - 9368-0)

Poŝtelefono de la organizanto (Lu Wunsch-Rolshoven) 0173 - 162 90 63, el eksterlando +49 - 173 - 162 90 63.

Trajnstacio: Bullay. Distanco al la domo ĉ. 4 km; laŭ peto ni organizos transporton. Informoj pri trajnligoj ĉe Deutsche Bahn.

Jen mapo ĉe Google.

Komenco de la renkontiĝo per la vespermanĝo en ĵaŭdo, 5-a de aprilo 2012, ĉ. 18-a horo. Fino per la tagmanĝo en la 12-a de aprilo, ĉ. 14-a horo. Alveno de la partoprenantoj prefere inter la 14-a kaj la 18-a horo en la komenca tago aŭ laŭ interkonsento en la postaj tagoj.


"Venu ĝui la printempon!"

Marienburg sur monto La asocio EsperantoLand organizos la trian PRINTEMPE, internacian renkontiĝon dum pasko 2012. Ĝi okazos en la kunvenejo "Marienburg" sur monto superrigardanta la riveron Mozelo en la komunumo Zell/Mosel, meze inter Koblenco (Koblenz) kaj Treviro (Trier) - denove ne tro for de Francio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando.

Venu al PRINTEMPE kaj ĝuu internacian etoson!

Ni plezure invitas vin veni al PRINTEMPE. Multaj el la interesitoj estas eksterlandanoj, kio promesas, ke ni denove povos ĝui internacian etoson en tiu EsperantoLand-renkontiĝo. Ni provos oferti al vi interesan programon laŭ viaj deziroj.

Agrablaj kunvenoj dum la unuaj du fojoj

En 2011 entute 25 homoj gastis en PRINTEMPE, deko da ili restis dum la tuta semajno. En la antaŭa jaro jam dekduo da homoj el Belgio kaj Germanio ĝuis la restadon en la bela kunvenejo en Baasem dum PRINTEMPE, aŭdis prelegojn, ĝuis la naĝejon, faris promenojn kaj ekskursis en la regiono. Jen la raporto el 2010 kaj 2011.

Datoj 2012

Marienburg manghejo La paska dimanĉo en 2012 estos la 8-a de aprilo. PRINTEMPE 2012 okazos dum la paskaj festotagoj kaj kelkaj ĉirkaŭaj tagoj, supozeble denove dum unu semajno. Provizore ni planas la renkontiĝon de ĵaŭdo, 5-a, ĝis ĵaŭdo, 12-a de aprilo.

Informu nin, kiuj tagoj plej konvenos al vi. Ekzemple la lernejaj ferioj en Belgio daŭros de lundo, 2-a, ĝis sabato, 15-a de aprilo. En Francio dum la semajno ekde la 9-a de aprilo estos lernejaj ferioj en zono A (Nancy-Metz, Caen, Nantes, Rennes, Lyon k.a.) Jen feria kalendaro por Eŭropo.

Kiam vi ŝatos partopreni? Enmetu viajn preferatajn datojn en la suban aliĝilon.

Printempe Anoncitaj programeroj Renkontiĝejo
Kotizoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Nia programo en- kaj eksterdome

Marienburg, ghardena dometo La programo iom similos al tiu de SOMERE kaj la du unuaj PRINTEMPE: Ni havos konversacian rondon kaj prelegojn, faros promenojn kaj ekskursojn al najbaraj vilaĝoj kaj urboj, ni eble ludos kaj certe babilos kafumante aŭ teumante en la ĝardeno aŭ endome. La prelegoj kaj aliaj ofertoj de partoprenantoj iom klerigos nin.

Iom ni provos amuzi la infanojn en la domo, en la ĝardeno kaj en la arbaro. Kaj eble vi havas plian ideon kiel pliriĉigi la programon.

Anoncitaj programeroj 

Jen unua skizo pri la programa oferto:

  • Prelego pri Esperanto-literaturo aŭ gramatiko (Christian Declerck)
  • Prelego/kurso pri fotado aŭ memorigteknikoj (Alfred Schubert)
  • Kurso por komencantoj
  • Konversacio/plia lingvokurso
  • Interparolado kaj kafumado
  • Kaŝado kaj (esperinde grandparta) retrovado de paskaj ovoj
Eblaj promenoj kaj ekskursoj
  • Promenoj al la kastelo Arras (3 km) kaj en la ĉirkaŭaĵo
  • Eble: Vizito de orgena koncerto en la apuda urbeto Zell (lundo, 9-a de aprilo, 17-a horo)
  • Eble: Vizito de la plezurbanejo en Zell
  • Eble: Vizito de vinkelo

Printempe Programo Anoncitaj programeroj
Kotizoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Ĉu vi ŝatos partopreni?

Marienburg el aero La domo por PRINTEMPE 2012 troviĝas supre de la rivero Mozelo, kun bela rigardo al la valo kaj multa ebleco promeni kaj ekskursi. Venu ĝui la restadon tie en internacia rondo!

Sube troviĝas la aktualigita kotiztabelo kaj la aliĝilo por la venonta PRINTEMPE 2012; feliĉe ni sukcesis iom malaltigi la kotizojn.

Ĉion bonan al vi

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Kontakto

lu.esperantolandgmx.de

Telefono +49-30-685 58 31
  (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63
  (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11
  (en Germanio 030-68 05 70 11)

Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj.

 

Printempe Programo Anoncitaj programeroj Renkontiĝejo
Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Kotizoj 2012

(Aktualigitaj je 2011-10-05)

(La kotizoj de postaj periodoj eventuale ŝanĝiĝos.)

Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)

Plena kotizo

La plena kotizo por sep tagoj estas:

Aliĝo ĝis 30-a de novembro 15-a de februaro 15-a de marto poste
ĝis 2 jaroj 0
3 ĝis 17 170
18 ĝis 27 210 220 230 240
ekde 28 jaroj 260 270 280 290

(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)

La kotizo validas por dupersona ĉambro (ekde 28 jaroj) aŭ plurpersona familia/junula/infana ĉambro (ĝis 27 jaroj kaj familioj), kun propraj duŝo kaj necesejo.

La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo kaj mantukoj) kaj la programon (sen la ekskursoj).

Aldono por unupersona ĉambro kun propraj duŝo kaj necesejo (kompare kun dupersona ĉ.): 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage).

Aldono por unupersona ĉambro kun koridoraj duŝo/necesejo (kompare kun dupersona ĉ.): 35 eŭroj por 7 tagoj (5 eŭroj tage).

Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.

Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj: 14 eŭroj (2 eŭroj tage).

Partatempa partopreno

Por ĉiu tagnokto:

Aliĝo ĝis 30-a de novembro 15-a de februaro 15-a de marto poste
ĝis 2 jaroj 0
3 ĝis 17 25
18 ĝis 27 32 33 35 36
ekde 28 jaroj 39 41 43 44

(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)

La kotizo validas por dupersona ĉambro (ekde 28 jaroj) aŭ plurpersona familia/junula/infana ĉambro (ĝis 27 jaroj kaj familioj), kun propraj duŝo kaj necesejo.

Validas la supre menciitaj kondiĉoj, aldonoj kaj rabatoj.

Printempe Programo Anoncitaj programeroj Renkontiĝejo
Kotizoj por plenpagantoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Nura programpartopreno

La baza kotizo por unu programtago por plenkreskulo sen manĝoj kaj sen tranoktado estas 4 eŭroj. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon; bv. taksi mem laŭ via bontrovo. Sub 18 jaroj estas senkoste.

Printempe Programo Anoncitaj programeroj Renkontiĝejo
Kotizoj Nura programpartopreno Aliĝilo/informpetilo

Ĝeneralaj informoj

Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda.

Kotizpago: Bv. pagi la reston de la kotizo ĝis la 15-a de marto. Tiel vi helpos al nia financa administrado.

Partatempa partopreno: Ni volonte akceptas vian rezervadon.

Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta, telefona aŭ telekopia aliĝo, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post la alveno de la antaŭpago kaj post nia persona konfirmo (ne sufiĉas la kontrola sendado de viaj datumoj).

Malaliĝo ĝis la 1-a de februaro: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo.
Ni vin tre petas informi nin pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume simila sumo kiel la unua aliĝinto.

Kontoj: N-ro 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; ofte necesas forigi la spacojn en la kodoj), indiku "PRINTEMPE".

Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL; kontoj de FEL kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, PRINTEMPE").

Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA; kontoj de UEA kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, PRINTEMPE").

Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon. Ni povas enkasigi germanajn kaj francajn ĉekojn, sed aliaj eksterlandaj ĉekoj kreas altajn bankokostojn.

La ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj kaj mantukoj estas inkluzivitaj.

Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.

Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj: 14 eŭroj por 7 tranoktoj (2 eŭroj por ĉiu nokto).

 

Printempe Programo Anoncitaj programeroj Renkontiĝejo
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj

Aliĝilo/informpetilo

Bonvolu plenigi la ĉi-sekvan formularon. Se vi sube enmetas vian retpoŝtan adreson, vi aŭtomate ricevos la konfirmon de viaj enmetitaj datumoj.
 
Mi/ni aliĝas kiel plenpaganto(j).
Mi/ni partoprenos nur la programon.
Mi/ni petas pliajn informojn. (Vidu sube "Rimarkoj/demandoj")
 
Partopreno de ĝis (plentempa: 04-05/04-12)
(Partatempa partopreno: Ni volonte akceptas vian rezervadon.)
 
Tranoktado
Mi ŝatus loĝi en unupersona ĉambro kun propraj duŝo/necesejo.
Mi ŝatus loĝi en unupersona ĉambro sen propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ŝatus loĝi en dupersona ĉambro kun propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ŝatus loĝi en tri-/kvarpersona ĉambro kun propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ne loĝos en la renkontiĝejo.
 
Mi/ni ŝatus loĝi sola(j) en la ĉambro.
Mi/ni akceptas loĝi kun alia(j) de la sama sekso.
Mi/ni akceptas loĝi kun alia(j)de alia sekso.
Mi/ni volas/pretas loĝi dise aŭ kun la indikita(j) persono(j); vidu sube.
 
Eventuala rimarko pri la ĉambro
(Ekz. "en sama ĉambro kiel ...", "apud la ĉambro de ...", "mi ronkas", "gepatroj en dupersona ĉambro, infanoj en infana ĉambro" (neniu kotizodiferenco) aŭ "prefere trankvila".)
 
Manĝo
Ŝatus manĝi vegetare (nombro da personoj)
Kelkfoje vegetare/kelkfoje ne (nombro da personoj)
Ĉiam nevegetare (nombro da personoj)
 
Personaj datumoj
Persona nomo (1)
Familia nomo
Retpoŝta adreso por korespondado
Bonvolu indiki retpoŝtan adreson por faciligi la kontakton!
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (2)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (3)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (4)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (5)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Partopreno en Esperanto-kurso
Bv. indiki, kiu eventuale volas partopreni en kia kurso (komencantoj/progresantoj/konversacio); eble informu pri la lingva nivelo.
 
Strato
Poŝtkodo
Urbo
Mi/ni loĝas en Germanio
eksterlando
Lando
Telefono(j) (internacie)
  (ekz.
  +49-30-685 58 31)
Poŝtelefono
  (ekz.
  +49-173-162 90 63)
Telekopiilo
 
Mi/ni alvenos per trajno.
Mi/ni alvenos per aŭto.
Mi/ni alvenos per aviadilo.
 
Mi antaŭpagas por ĉiu plenpaganto 50 eŭrojn kaj por ĉiu nura programpartoprenanto 20 eŭrojn al la sekva konto (ĉe mallonga partopreno necesas pagi nur la kotizon):
2596 58 - 301 EsperantoLand e. V. ĉe "Postbank Hannover"
(germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF)
eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA)
Bonvolu indiki "PRINTEMPE".
 
 
Eventuala programkontribuo
Mi ŝatus kontribui al la programo per ...
(ekz. prelego, kurso, infana programo, muzikaĵo, teatraĵ(et)o, promen- aŭ ekskursgvidado, kafeja servo aŭ io alia). Bv. eble indiki, se vi jam scias: Daŭro de la programero, ofteco, preferata tempo, bezonataj iloj, kelklinia priskribo. Grandan antaŭdankon!
 
Rimarkoj/demandoj
kaj (ret)adresoj de homoj, kiujn ni invitu al la renkontiĝo
 
Kiel vi eksciis pri la renkontiĝo?
(Ekzemple "jam ĉeestis" (kiel vi unue eksciis, se vi memoras?), "per la retlisto ...", "en la retpaĝo ...", "el kalendaro de Esperanto-renkontiĝoj en ...", "en la renkontiĝo ...", "per amikoj/konatoj", per alia vojo, nome ...)
 
 
Mi/ni permesas, ke la enmetitaj datumoj estas enmemorigataj en komputilo.
 
Mi/ni konsentas, ke fotoj kaj filmoj registrataj dum la renkontiĝo, kie mi/ni videblas, estos publikigataj en la retpaĝaro de EsperantoLand au en aliaj retpaĝaroj au publikaĵoj.
 
Informante pri la renkontiĝo vi rajtas mencii min/nin kiel partoprenonto(j)n sur la paĝo "Kiu jam aliĝis?".
 
Bv. enmeti la vorton ZamXenhof sen X (por eviti sendadon de aŭtomate produktataj mesaĝoj)

 

Printempe Programo Anoncitaj programeroj Renkontiĝejo
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto

Telefono:+49-30-6 85 58 31,  en Germanio:
030-685 58 31
Poŝtelefono:+49-173-162 90 63,  en Germanio:
0173-162 90 63

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

supren

 
© EsperantoLand