Bonvolu helpi al la aktualigo de ĉi tiu maparo de Esperanto-renkontiĝoj! Povas enmeti mankantan Esperanto-renkontiĝon la organizantoj mem, sed ankaŭ ĉiu alia - la organizantoj ja ofte havas multajn taskojn por prizorgi. Iru per klako en la supra mapo aŭ ĉi-sekve al la detalaj mapoj de la kontinentoj
Afriko,
Aŭstralio,
Azio,
Eŭropo (pluiru al la regiono),
Norda Ameriko aŭ
Suda Ameriko kaj enmetu la Esperanto-renkontiĝon per la butono sub la mapo.
Multan dankon al Eventoj / RET-INFO pro la "Plena kalendaro de Esperanto-aranĝoj", al multaj aliaj prizorgantoj de Esperanto-retpaĝoj, el kiuj ni ĉerpis niajn informojn, kaj al la organizantoj de Esperanto-renkontiĝoj, kiuj ĉi tie enmetis siajn aranĝojn aŭ informis nin pri ili.
La deka Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 en Bitburg - proksime de Luksemburgio kaj Belgio. Intertempe jam aliĝis 129 homoj el 12 landoj; atendeble estos ĉ. 150 ĝis 200 gastoj - inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj. Denove okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS).
3-a renkontiĝo PRINTEMPE 2012
Dum semajno ĉirkaŭ pasko 2012 la asocio EsperantoLand denove ofertos la Esperanto-renkontiĝon PRINTEMPE; venos ĉ. 25 gastoj. PRINTEMPE okazos dum venonta pasko en la renkontiĝejo "Marienburg", apud la vilaĝo Zell/Mosel - kun bela superrigardo al la rivero Mozelo; kiel kutime proksime de Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio kaj ne tro for de Francio. La informilo kaj aliĝilo pretas por vi.
540 Esperanto-grupoj el la tuta mondo
Intertempe 540 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando.
Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj
Sur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo.