2012-01-07
La ĉi-jara 10-a SOMERE (SOmera MezEŭropa REnkontiĝo) okazos en arbara renkontiĝejo apud Jünkerath, kie ni jam plurfoje restadis somere, en la Eifel-regiono (Germanio).
Aliĝintoj por
2012
10-a SOMERE 2012
Programo
Lingvokursoj
Kotizoj
Tendumantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
9a SOMERE, 2011, Kirchähr
Raporto
Partoprenantoj
8a SOMERE, 2010, Jünkerath (Eifel)
Raporto
Partoprenantoj
7a SOMERE, 2009, Jünkerath (Eifel)
Raporto
Partoprenantoj
6a SOMERE, 2008, Kall-Krekel
Raporto
Partoprenantoj
5a SOMERE, 2007, Jünkerath (Eifel)
Raporto
Partoprenantoj
4a SOMERE, 2006, Jünkerath (Eifel)
Bericht (Wolfram) kun fotoj
Raporto (Lu)
Partoprenantoj
3a SOMERE, 2005, Wissen (Sieg)
Raporto
Partoprenantoj
2a SOMERE, 2004, Kall-Krekel
Raporto
Partoprenantoj
1a SOMERE, 2003, Essen-Calhorn
Fotoj
Partoprenantoj
Kien iri somere en 2012?
Ni proponas
SOMERE
Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
28-a de julio ĝis 5-a de aŭgusto 2012 (sabato ĝis dimanĉo)
en Jünkerath, Germanio, meze inter Kolonjo kaj Treviro, en la Eifel-regiono.
Kunvenos ĉ. dudeko da homoj el proksimume kvar landoj; ni pasigos somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton aŭ eklerni la lingvon - jen renkontiĝo por vi. Eblos loĝi en la domo, en via tendo aŭ eble en via aŭtomobilo - ĝuu la renkontiĝon laŭ via plaĉo!
Adreso de la domo
Jugendbildungsstätte Don Bosco
Don-Bosco-Str. 1
54584 Jünkerath
Tel. 0 65 97 - 92 93 - 0 (por uzado dum nia restado tie)
(el eksterlando +49 - 65 97 - 92 93 - 0)
Poŝtelefono de la organizanto (Lu Wunsch-Rolshoven) 0173 - 162 90 63, el eksterlando +49 - 173 - 162 90 63.
Trajnstacio: Jünkerath. Distanco al la domo ĉ. 2 km; laŭ peto ni organizos transporton.
Informoj pri trajnligoj ĉe
Deutsche Bahn.
Flughaveno
Köln/Bonn,
Luxemburg.
Alveno: La strato al la Don-Bosco-domo foriras ĉe la okcidenta flanko de la urbeto Jünkerath, ekde la strato B421 (Kölner Straße), en sudan direkton. Jen mapo ĉe
Google (unu el la domoj nomiĝas "Dominikus-Savio-Haus").
Komenco de la renkontiĝo per la vespermanĝo en sabato, 28-a de julio 2012, ĉ. 18-a horo. Fino per la matenmanĝo en la 5-a de aŭgusto. Alveno de la partoprenantoj prefere inter la 14-a kaj la 18-a horo en la komenca tago aŭ laŭ interkonsento en la postaj tagoj.
Kiel kutime: Bela ĉirkaŭaĵo
La domo troviĝas en trankvila loko for de trafika bruo, kio multe plaĉis al ni dum niaj antaŭaj restadoj. La ĝardeno estas granda - apud la domo estas razeno por ludi kaj ripozi. Ĉirkaŭe etendiĝas arbaro. En la ĝardeno troviĝas ankaŭ loko por la jam tradicia tendaro de kelkaj partoprenantoj. En la domo estas mirinde multflanka ludsalonego, kiu instigis nin plurfoje organizi lud-olimpikojn.
Lingvokursoj
Kotizoj
Tendumantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo
Nia programo en- kaj eksterdome
La programa skemo similas al tiu de la pasintaj jaroj: Ni havos lingvokursojn kaj prelegojn, faros promenojn kaj ekskursojn al najbaraj vilaĝoj kaj urboj, ni ludos kaj babilos kafumante aŭ teumante en la ĝardeno aŭ endome. Prelegoj kaj aliaj ofertoj de partoprenantoj iom klerigos nin. Aldone ni vizitos naĝejon, faros promenojn en la kampara ĉirkaŭaĵo kaj ekskursojn al najbaraj urbetoj. Okazos ludoj por amuziĝi en la domo, en la ĝardeno kaj en la arbaro - por infanoj kaj plenkreskuloj. Naĝejo kaj lago troviĝas en distanco de ĉ. 2 kilometroj. Kaj eble vi havas plian ideon kiel pliriĉigi la programon.
Por doni al vi ideon pri la programa oferto jen kelkaj eroj de pli frua SOMERE:
- Fotografia kurso (aranĝaj kaj praktikaj konsiloj) (Lode Van de Velde)
- Amo-rilatoj (prelego; Danka Leyk)
- Senstreĉiga gimnastiko (Anna Dupéchaud)
- Cirklodancoj (Danka Leyk)
- Ludado kaj konkurso en grandega ludsalono (dekoj da ludoj pri lerteco k.a.)
- Aŭskultekzercoj kaj konversacio (Gunter Neue)
- Rololudoj (en la kurso por progresantoj) (Catherine Royaux)
- Kurso por komencantoj (Gunter Neue)
- Ekskursoj al lago kaj naĝejo
- Ekskursoj al ĉirkaŭaj urbetoj kaj vidindaĵoj
Programo
Kotizoj
Tendumantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo
Kursoj por lerni kaj plulerni Esperanton
Ni ofertos Esperanto-kurson, konversacian rondon kaj gramatikajn prelegojn kun diskuto. Se estos sufiĉe da interesitoj, en la unuaj tagoj okazos iom intensa kurso por ebligi la partoprenon al komencantoj kaj progresantoj. Tiam eblos en unu sama aranĝo rapide eklerni kaj tuj poste praktiki la lingvon en internacia medio, kiel jam okazis en kelkaj antaŭaj el niaj renkontiĝoj. Kaj se vi jam konas la lingvan bazon de Esperanto, vi povas esti certa, ke post unu semajno en internacia rondo vi parolos multe pli flue ol komence!
Internacia partoprenantaro: Unuopuloj, paroj kaj familioj
Kutime pli ol duono de la ĉeestantoj venas el eksterlando. Ankaŭ ĉi-foje ni atendas homojn el diversaj landoj, interalie el Belgio, Francio kaj Pollando.
La aĝogamo certe estos simile vasta kiel dum la pasintaj jaroj: de infanoj kaj dudekkelkjaruloj ĝis sepdekkelkjaruloj. Estas renkontiĝo por unuopuloj, paroj kaj familioj. Tamen ni atentigas, ke eventuale ne ĉiam ĉeestos multaj infanoj.
Tranoktado en ĉambro, aŭto aŭ tendo
Ankaŭ la aranĝo pri tranoktado estos simila al la pasintaj SOMERE-kunvenoj: Vi povos laŭplaĉe elekti, ĉu loĝi en la domo aŭ en tendo, ruldomo aŭ loĝaŭto.
Kompreneble via familio ankaŭ povos dividiĝi - eble viaj infanoj entuziasmas pri tendumado kaj vi malpli ...
Ĉambroj
La domo havas ĉambrojn por unu ĝis kvar personoj.
Rabatoj
Estas rabatoj por eksterlandanoj kaj programkontribuantoj. Se vi ŝatos prezenti programeron, bv. anonci tion sur la aliĝilo.
Tempodaŭro laŭ via elekto
Elektu la daŭron de via partopreno laŭ via plaĉo - vi povos ĉeesti dum kelkaj tagoj aŭ ferii dum la tuta semajno.
Venu SOMERumi kun ni!
Ĉu vi interesiĝas? Tiam bv. plenigi la ĉi-suban aliĝilon
aŭ poŝte aliĝu:
EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto
lu.esperantoland
gmx.de
Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63 (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)
Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj.
Kaj kompreneble ni ĝojos, se vi informos pri SOMERE viajn amikojn, konatojn kaj klubanojn.
Programo
Lingvokursoj
Kotizoj por tendumantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo
Kotizoj 2012
Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR).
Ni eventuale modifos la kotizojn de postaj aliĝperiodoj depende de aliĝoj kaj disponeblaj ĉambroj.
Plena kotizo
(8 tranoktoj endome kun manĝoj kaj programo)
| Aliĝo ĝis |
29-a de februaro |
30-a de aprilo |
poste |
| ĝis 3 jaroj |
0 |
| 4 ĝis 17 |
200 |
| 18 ĝis 26 |
240 |
248 |
264 |
| ekde 27 jaroj |
312 |
320 |
336 |
(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)
La kotizo inkluzivas por 8 tagoj la manĝojn, la uzadon de lito en dupersona ĉambro (kaj litotolaĵo) kaj la programon, sed ne la ekskursojn.
Aldonpago/redukto
Unupersona ĉambro: aldono de 80 eŭroj (10 eŭroj tage).
Tri/kvarpersona ĉambro, ekde 27 jaroj: redukto de 40 eŭroj (5 eŭroj tage); ne validas por familioj.
Partatempa partopreno en ĉambro
(Unu tranokto kun manĝoj kaj programo)
La supre menciitaj kotizoj, rabatoj kaj aldonoj validas por 8 tagoj; por partatempuloj kalkuliĝas unu okono tage, kiel videblas en la sekva tabelo:
| Aliĝo ĝis |
29-a de februaro |
30-a de aprilo |
poste |
| ĝis 3 jaroj |
0 |
| 4 ĝis 17 |
25 |
| 18 ĝis 26 |
30 |
31 |
33 |
| ekde 27 jaroj |
39 |
40 |
42 |
Tendo, ruldomo, loĝaŭto - kun manĝoj
(8 tranoktoj kun programo)
| Aliĝo ĝis |
29-a de februaro |
30-a de aprilo |
poste |
| ĝis 3 jaroj |
0 |
| 4 ĝis 17 |
112 |
| 18 ĝis 26 |
152 |
160 |
176 |
| ekde 27 jaroj |
192 |
200 |
216 |
Partatempa partopreno por tendumantoj ks.
(Unu tranokto kun manĝoj kaj programo)
La supre menciitaj kotizoj, rabatoj kaj aldonoj validas por 8 tagoj; por partatempuloj kalkuliĝas unu okono tage, kiel videblas en la sekva tabelo:
| Aliĝo ĝis |
29-a de februaro |
30-a de aprilo |
poste |
| ĝis 3 jaroj |
0 |
| 4 ĝis 17 |
14 |
| 18 ĝis 26 |
19 |
20 |
22 |
| ekde 27 jaroj |
24 |
25 |
27 |
Programo
Lingvokursoj
Kotizoj
Tendumantoj
Aliĝilo
Ĝeneralaj informoj
Rabato por eksterlande loĝantoj (plenkreskuloj): 16 eŭroj por 8 tranoktoj (2 eŭroj por ĉiu nokto).
Partatempa partopreno: Partatempuloj pagas unu okonon de la kotizo en sia kategorio por ĉiu tagnokto; tio inkluzivas la vespermanĝon de la alventago kaj la matenmanĝon de la lasta tago.
Antaŭpago: Por ĉiu persono 50 eŭroj (kun lito/manĝaĵoj); 20 eŭroj por tendumantoj kaj uzantoj de ruldomo aŭ loĝaŭto. Finpago prefere ĝis du semajnoj antaŭ la komenco de la aranĝo.
Aliĝdato: Ni kalkulos laŭ la alvendato de la aliĝo papera, retpoŝta aŭ telefona, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post alveno de la antaŭpago kaj post nia konfirmo.
Malaliĝo ĝis la 1-a de julio: Plena repago de la aliĝkotizo. Malaliĝo poste: Subtraho de 30 eŭroj. Neanoncita nealveno: Subtraho de 50 eŭroj. Por tendumantoj ni subtrahos 10 eŭrojn ekde la 1-a de julio. Ni vin tre petas informi nin frue pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn. Transdono al alia persono: Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume simila sumo kiel la unua aliĝinto.
Kontoj: Nia germana konto havas la n-ron 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; uzu sen la spacoj inter la literoj); indiku "SOMERE". Ĝiroj al tiu konto kostas en Eŭropa Unio same kiel enlanda ĝiro. Vi povas ĝiri ankaŭ al nia konto eold-g ĉe Flandra Esperanto-Ligo aŭ al eold-g ĉe Universala Esperanto-Asocio. Eblas antaŭpagi per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ ĉeko (je risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven; EsperantoLand e. V.; Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus; 10551 Berlin; Germanio. Laŭ via deziro ni traktos ĉekon kiel garantiaĵon kaj redonos ĝin dum via pago por eviti bankokostojn.
Invitleteroj: La sperto montras, ke pro diversaj kaŭzoj invitilo de privatulo havas pli altan probablon de sukceso rilate al vizo ol niaj invitleteroj. Se vi bezonas invitleteron por ricevi vizon, ni sugestas tion aranĝi kun konato. Bedaŭrinde ni ne povas helpi ĉe la trovado de privatulo, kiu pretas inviti eksterlandanon.
Ni krome atentigas, ke pro poŝta sendado ktp. necesas almenaŭ du monatoj por aranĝi invitilon, vizon kaj vojaĝon; tri monatoj estas pli certa tempo. Se la renkontiĝo estas jam pli proksima, estas pli senchave ekokupiĝi pri posta aranĝo.
Ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj estas inkluzivitaj, sed bv. kunporti viajn proprajn mantukojn.
Rabatojn ni donos al programkontribuantoj laŭ interkonsento.
Programo
Lingvokursoj
Kotizoj
Tendumantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Kiu jam aliĝis?
Programo
Lingvokursoj
Kotizoj
Tendumantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo
EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto
lu.esperantoland
gmx.de
| Telefono | +49-30-6 85 58 31, | en Germanio 030-685 58 31 |
| Poŝtelefono | +49-173-162 90 63, | en Germanio 0173-162 90 63 |
| Telekopiilo | +49-30-68 05 70 11, | en Germanio 030-68 05 70 11 |
al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
supren