Renkontighoj
Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

2006-06-23

Sur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri Esperanto-renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo.

Ĉiu rajtas enmeti renkontiĝon

Kiel ĉe vikio ĉiu rajtas enmeti informojn - ĉu temas pri organizanto aŭ ne. Se ne estas indikita informo pri la enmetanto, ĉiu povas poste ŝanĝi la unuopan paĝon. Se oni volas malpermesi al aliaj ŝanĝi la informojn, oni devas enmeti sian nomon sub "enmetanto".

Informadi pri la hodiaŭa Esperanto-aplikado

La mondaj mapoj de Esperanto-renkontiĝoj servas unuflanke al la Esperanto-parolantoj kaj -lernantoj. Krome ili utilas ankaŭ en la informado al eksteruloj.

Lastaj novaĵoj  Renkontighoj
 

© EsperantoLand
 

SOMERE ankaŭ en 2010 en Jünkerath/Eifel

Esperanto-novajho

Venu somerumi kun ni!


Ankaŭ en 2010 la internacia somera renkontiĝo de EsperantoLand okazos en Jünkerath en la regiono de la mezmontaro Eifel; ni planas du semajnojn, de vendredo, 23-a de julio, ĝis vendredo, 6-a de aŭgusto. Kunvenos proksimume 20 gastoj, ĉefe el Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio. plu

 

Internacia Kongreso en Strasburgo

La asocio EsperantoLand planas Internacian Kongreson (IK) en Strasburgo, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2010. La kongreso traktos Esperantujon kaj Esperanto-agadon, sed havos ankaŭ ofertojn pri aliaj temoj kaj kadran programon. Kelkaj homoj jam aliĝis. plu

 

9-a Novjara Renkontiĝo 2010/11

La naŭa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2010 ĝis la 3-a de januaro 2011, denove en Saarbrücken. Ni atendas pli ol 150 partoprenantojn, el kiuj kvindeko estos infanoj kaj junuloj. Ankaŭ ĉi-jarfine okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

540 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 540 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu